En Pekino inaŭguriĝas la dua Ĉina Internacia Provizĉena Ekspozicio. Entute 620 kompanioj kaj institucioj partoprenis en ĉi tiu ekspozicio, pliiĝante je 20% kompare al la unua ekspozicio, kaj la
En oktobro de 2023, reprezentantoj de instruistoj kaj studentoj de elementa lernejo de la ĉina-laosa amika vilaĝo en la gubernio Chanthabuly komencis sian studvojaĝon al Pekino per la Ĉina-Laosa Fervojo. Tia translanda vojaĝo tre ekscitis la infanojn.
En lastatempa ekskluziva intervjuo fare de raportisto de Ĉina Komunikila Grupo, Marco Balarezo, perua ambasadoro en Ĉinio, emfazis la gravecon de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) kiel platformo por dialogo kaj kunlaboro inter Peruo kaj ĉefaj tutmondaj ekonomioj kaj la rolon kiun Ĉinio ludis ĉe la kunveno en la lastaj jaroj. Samtempe li diris, ke la forumo de APEK estas la plej grava diplomatia kaj politika forumo de Peruo, ĉar ĝi permesas al Peruo renkontiĝi kaj interparoli kun gvidantoj de la ĉefaj ekonomioj de la mondo. Ĉinio ĉiam estas tre grava partnero por Peruo. Ĉar Peruo povis atingi konsenton kun Ĉinio, kiu permesis al ili havi vojon al brila estonteco kaj atingi kunlaboron en la azi-pacifika regiono. Ne konkuro aŭ konflikto, sed kunlaboro estas ŝlosilo.
La franca versio de " Enkonduko pri la Analektoj de Konfuceo" (1688) estis la unua tradukaĵo de kompletaro de konfuceaj klasikaĵoj en la franca. Ĉi tiu altvalora klasikaĵo portas la lumon de pensoj, vojaĝas tra tempo kaj spaco, kaj atestas la longan historion de kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Francio.